22 de julho de 2013

ADAPTADO

[2013/10/27] Je la unuaj tempoj de la aŭroro de la Nova Tero, la plimulto de volontuloj por tiu evolua fazo, materiiĝita de la supreniro de la planeda korpo, devis sperti adaptiĝan periodon al la nova vibreca skemo, eĉ se la plimulto de iliaj korpoj jam estis preparitaj.
 
Tiu procezo iris tra la enkapsuligo de homoj dum dorma periodo, en konscia operacia stato, por ke ili povu atingi komprenon de la materio kies ŝanĝoj okazis.
 
Malkonektiĝinte de sia malnova fizika terana korpo, la ekzistanta fizika materio ekhavis normalan multdimensian percepton, kaj la memoro, retrorigardo de la trakurita evolua vojo, kun ekvilibra de ĉiuj teranaj aŭ eksterteranaj memoroj, kaj la plena konscio de la antaŭenigoj kaj progresoj en sia perfektigebla ekzisto.
 
La kanaloj de interna konekto inter la nova fizika korpo reintegrigita al la animo kaj al la Leĝo, ene de ĉiu, perfektiĝis tiam, per la donita Beno de la Granda Universala Mentoro. [Reĝistro 5]

LA EVOLUA SALTO DE LA HOMARO

{2007/11/04} En ĉi tiu mondo de "mia Dio", kiel oni kutime diras ĉi tie, multe da streboj plenumiĝis por la konscia kresko de la homa esto. Milionoj da voĉoj laŭtiĝas por postuli justecon, socian pacon, helpon al malpli evoluintaj popoloj, harmonion inter Nacioj kaj nun tujan kaj urĝan prezervon de naturaj rimedoj, antaŭ ol ĉio fariĝos katastrofo je planeda amplekso.
 
Kiom da Teraj civilizoj jam sentis tiun urĝon? Kiom da evoluaj gradoj la homaro konkeris ekde la apero de la unua primato? Kiujn konsciencajn ŝtupojn ĝi jam kapablis plenumi? Kiun percepton de realo ĝi atingis? Kaj kiun nivelon devos nun ĝi atingi por antaŭhaltigi la venontan amasmortiĝon?
 
Ne temas pri futurologio pri apokalipso. Mi parolas pri la interna mortiĝo kiun ĉiu observas en si mem kiam oniaj sentoj kaptas ekstreman disonancon ankoraŭ produktita de homo. Ni provas fuĝi tiun internan ŝokon je malĝojo, ĝenateco, honto kaj kompato, kiun kaŭzas terura vizio de ĉio kion ni kapablas trudi al aliaj homoj, al la planedo. Mi parolas pri malsato, malŝparo, mizero, malordo, murdo, milito, ŝtelo, malamo kaj aliaj malbonaĵoj kiujn ni daŭre kapablas fari apud ni.
 
Pri tiuj milionoj da laŭtiĝantaj voĉoj, kiom estas ilia konscienca grado? Pluraj krias ĉar ili suferas en ilia karno la konsekvencojn de perforto. Aliaj stariĝas por tiuj kiuj suferas kaj ĉar ili ne povas elteni spekti la perfortojn al sia proksimulo. Ankoraŭ aliaj, for aŭ protektitaj de la loka mizero, strebas koni la planedon kaj ĝiajn akrecojn, kaj unuiĝas por helpi ajnajn bezonantojn. Kiom da gradoj la konsciencon havas? Kiom da konsciaj agoj devos ni plenumi por konkeri la kontrolon de la homara evoluo? {Kroniko 140}

KONSTERNITAJ

[2013/10/13] La postvivantaj grupoj vere bezonos longan pripensadon antaŭ ekkompreni tion kio okazis kaj prezentiĝis. La atmosfero de la planedo fakte modifiiĝis laŭ la subtila ŝanĝo de la tera akso, kaj ankaŭ ŝanĝis la korpa reago kaj la tuta homa kemio. La nombro da homoj kiuj loĝas sur la planedo ankoraŭ ne estas konata, sed oni taksas ke ili sukcesis kontakti kun proksimume triono de tiuj kiuj loĝis ĉi tie. Oni longe observas malviglecajn reagojn, aŭ alie priskribite kiel ia emocia dormo, kiuj gardas tiujn grupojn en malvigleco, kun malrapidaj movoj, antaŭ ol ili sukcese retrovu iom da aktiveco. Estas momentoj de agitado, pro la sento de perdo kaj rompo kun ĉio konita. La planedo vekiĝis post mirinda tempesto: terenoj kaj kreskaĵoj lesivitaj, nenombreblaj ruboj tie kaj ĉie, kaj senfinaj neresponditaj demandoj. [Enigaĵo 4]

Altigo de la vibra nivelo de la Planedo

{2007/10/21} "La Kialo: por la alveno kaj la materiiĝo de la Kosma Movado de la Sepa Movimento, en tiu periodo de la planeda evoluo, kun ĉiuj ĝiaj malsamaj reprezentitaj formoj de vivo, estas pro la eminenta, evidenta kaj urĝa neceso por altigi kaj enkonduki la Planedon Teron, kiuj ĉiuj ĝiaj Reĝlandoj, en ĝia fazo tute nova de kreskado kiel la Planeda Esto, Kompleta kaj Unuiĝa, en ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj. La Kosma Movado de la Sepa Movimento estas la videbla kaj konkreta reprezentado de la signifo de tiu nova stadio, en kiu la homaro estas la fokuso de tiu reevoluo de la Planeda Esto.
 
Tra tiu fizika manifestiiĝo de la Dia perfekteco, enkarnigita per la Reĝlandaj Konstruistoj de formo, la intenco estas altigi la vibran nivelon de la Tero, kaj en ĝia fizika formo kaj en ĝiaj energiaj korpoj. Akceli la konscian disvolviĝon en Energion kaj en Vibradon de la malsamaj Reĝlandoj kiuj vivas, spiras, nutriĝas, en la Korpo de la Planeda Esto. Por malsamaj kialoj, plejpartaj nekonataj de la ekstera spirito de la Homa Reĝlando, tiuj apartaj formoj de vivo malfruigis ilian procezon de evolua kreskado ĝis Harmonio kaj Integriĝo al la Universala Spirito. La Kerno de la Unika kaj Komuna Kosma Patro-Patrino". {Kroniko 141 - Rilate al verkoj de la "traktato de la Travidebla Racio", heredigita de Tomas, Johanesburgo, Afriko, 1989. spept@terra.com.br }

"PURECO"

[2013/09/29] Jen priskribo de la eksteraj aspektoj de la planedo, la Sankta Stelo de la Liberiĝo, dum la jaro de la pureco. La korpoj ŝtelitaj, senhavigitaj de la denseco de antaŭaj evoluaj homoj, signalas novajn sentumaĵojn: tuŝado, voluma sentumo, ktp. La tuta mondo sufiĉe ŝanĝis, retrovante la forgesitajn sentumojn. La ĉi tie uzataj terminoj rilatas al simila materio, sed pli leĝera ol tiu de la "malnova tero". Paŝon oni priskribas kiel leĝeran tuŝon, pro la tre malsama atmosfera premo. Eblas priskribi ĝin kiel kotonan tuŝo, kaj tiel plu. La ŝanĝo de vivformo ne forigas la tutan konceptaron, tute male, tiuj estos libere uzataj ĝis formado de nova lingvaĵo bazita sur aktuala sperto. La okulo nur ekvidas ĉe la horizonto novajn vastegajn etendaĵojn. Novaj lagoj ekaperos. Post fundaj modifoj de la terkrusto, oni ne povas taksi la amplekson de la ŝanĝo. Post anonco de profunda klimata ĥaoso kiuj kaŭzis tertremojn, cunamojn, erupciojn, brulegojn kaj aliajn gigantajn fenomenojn, kalmo sekvis. [Enigaĵo 3]
{2007/10/07} "En mia Vereco, tago kaj nokto estas Unu, supro kaj malsupro estas Unu, eno kaj ekstero estas Unu, hieraŭ kaj morgaŭ estas hodiaŭ, Ĉi-tie kaj Nun por Esti, simple Esti". - Kaj se mi avertis vin ke la renkontiĝo estis antaŭdirita? Ke la kreado de la Patro devas fandiĝi kun Li kaj tiel rekrei la ekspansion de Lia Universo? Tio estas granda ideo, ĉu ne? Granda renovigo estas implica, ĉu ne? Kial ni persistas daŭrigi malekziston kiam la tuta Ekzisto atendas nin? La ĉefa danĝero de materio estas la iluzio de ĝia portempa ekzisto. Kaj nematuraj spiritoj daŭre alkroĉiĝas al tiu ideo, pro la timo de estingiĝo. Ili ne sukcesas ekvidi realon nek tuŝebla, nek videbla. Ĉu urbo ekzistas pro ĝiaj konstruaĵoj kaj stratoj? Aŭ dank'al la urbeca ideo ĝi enhavas? Kiel Dom Bosco povis vidi tiom da ŝanco kie nenio ekzistis krom nekultivitaj kampoj? Iru ni renkonti la plej grandan inspiron de la homaro, ĝia pli granda riĉeco: evoluigi la Eston, saltante se necece. Ŝanĝo semita en niaj koroj, la plej fervoran alvolon homo faris ĝis nun. Sin vidi en plena Lumo kaj Gloro! {Kroniko 142}

BONA EKSKURSO

[2013/09/15] La reintegriĝo de la Dia Genetika Kodo estas la fina apoteozo de tiu stadio de la vojaĝo. La misio plenumiĝis, tiel donante la totala reakiron de la Dia Memoro, ligite al la spirito de la tuta ĉio, al la reakiro de via Dia Idento. La ekstazoj em viaj koroj reflektas de sep universoj kaj multaj profitos de tiu eksplodo de la Lumo produktita de nia Renkontiĝo. La longtempe atenditaj novaĵoj pri la reorganizado de la sistemo estos anoncitaj tra ĉiu evoluinta kaj loĝata mondo. Gefratoj bonvenon! Amataj amikoj bonvenon! Ni gratulas la Patron kaj la Kreinton kiuj nin subtenas! [Enigaĵo 2]