22 de julho de 2013

KONSTERNITAJ

[2013/10/13] La postvivantaj grupoj vere bezonos longan pripensadon antaŭ ekkompreni tion kio okazis kaj prezentiĝis. La atmosfero de la planedo fakte modifiiĝis laŭ la subtila ŝanĝo de la tera akso, kaj ankaŭ ŝanĝis la korpa reago kaj la tuta homa kemio. La nombro da homoj kiuj loĝas sur la planedo ankoraŭ ne estas konata, sed oni taksas ke ili sukcesis kontakti kun proksimume triono de tiuj kiuj loĝis ĉi tie. Oni longe observas malviglecajn reagojn, aŭ alie priskribite kiel ia emocia dormo, kiuj gardas tiujn grupojn en malvigleco, kun malrapidaj movoj, antaŭ ol ili sukcese retrovu iom da aktiveco. Estas momentoj de agitado, pro la sento de perdo kaj rompo kun ĉio konita. La planedo vekiĝis post mirinda tempesto: terenoj kaj kreskaĵoj lesivitaj, nenombreblaj ruboj tie kaj ĉie, kaj senfinaj neresponditaj demandoj. [Enigaĵo 4]

Nenhum comentário:

Postar um comentário