22 de julho de 2013

LA EVOLUA SALTO DE LA HOMARO

{2007/11/04} En ĉi tiu mondo de "mia Dio", kiel oni kutime diras ĉi tie, multe da streboj plenumiĝis por la konscia kresko de la homa esto. Milionoj da voĉoj laŭtiĝas por postuli justecon, socian pacon, helpon al malpli evoluintaj popoloj, harmonion inter Nacioj kaj nun tujan kaj urĝan prezervon de naturaj rimedoj, antaŭ ol ĉio fariĝos katastrofo je planeda amplekso.
 
Kiom da Teraj civilizoj jam sentis tiun urĝon? Kiom da evoluaj gradoj la homaro konkeris ekde la apero de la unua primato? Kiujn konsciencajn ŝtupojn ĝi jam kapablis plenumi? Kiun percepton de realo ĝi atingis? Kaj kiun nivelon devos nun ĝi atingi por antaŭhaltigi la venontan amasmortiĝon?
 
Ne temas pri futurologio pri apokalipso. Mi parolas pri la interna mortiĝo kiun ĉiu observas en si mem kiam oniaj sentoj kaptas ekstreman disonancon ankoraŭ produktita de homo. Ni provas fuĝi tiun internan ŝokon je malĝojo, ĝenateco, honto kaj kompato, kiun kaŭzas terura vizio de ĉio kion ni kapablas trudi al aliaj homoj, al la planedo. Mi parolas pri malsato, malŝparo, mizero, malordo, murdo, milito, ŝtelo, malamo kaj aliaj malbonaĵoj kiujn ni daŭre kapablas fari apud ni.
 
Pri tiuj milionoj da laŭtiĝantaj voĉoj, kiom estas ilia konscienca grado? Pluraj krias ĉar ili suferas en ilia karno la konsekvencojn de perforto. Aliaj stariĝas por tiuj kiuj suferas kaj ĉar ili ne povas elteni spekti la perfortojn al sia proksimulo. Ankoraŭ aliaj, for aŭ protektitaj de la loka mizero, strebas koni la planedon kaj ĝiajn akrecojn, kaj unuiĝas por helpi ajnajn bezonantojn. Kiom da gradoj la konsciencon havas? Kiom da konsciaj agoj devos ni plenumi por konkeri la kontrolon de la homara evoluo? {Kroniko 140}

Nenhum comentário:

Postar um comentário